1. Suppli en Romo – Sisini
En la koro de Trastevere, en Romo Sisini signifas “Supplì” kun majuskla S. La malrapida fritmaniero, je temperaturo neniam altega, donas kuiradon homogena kaj tre apetitiga.
Ĝi estas roma specialaĵo (komuna ankaŭ en centra Italujo), kiu eniras ĉiucele en la tradicion de la miksitaj frititaĵoj kaj de la strata manĝaĵo. La nomo ŝajnas deveni el la franca “surprise”, aludante al la variaĵo de la farĉo. La klasika versio antaŭvidas, ke la boligitan rizon oni kondimentu per raguo, kirlitaj ovoj, butero kaj raspita parma fromaĝo, farante densegan knedaĵon facile modleblan, kies formo similas al longigita oranĝo, metante en la centron du kubetojn de freŝa fromaĝo (mocarelo).
En la koro de Trastevere, en Romo Sisini signifas “Supplì” kun majuskla S. La malrapida fritmaniero, je temperaturo neniam altega, donas kuiradon homogena kaj tre apetitiga.
Stefano Callegari, absoluta genio de la roma tradicio de la strata manĝaĵo, proponas mirindajn rizbuletojn kaj aliajn memorindajn specialaĵojn.
Agrabla saloneto dediĉita al strata manĝaĵo en la senkrepuska beleco de Campo de’ Fiori, de Arcangelo Dadini kaj Lorenzo D’Ettorre.
Bonegaj receptoj, de frititaĵoj kompreneble, faritaj per freŝaj kaj laŭsezonaj ingrediencoj. Gustoplenaj estas la tradiciaj floroj de kukurbo en fritpasto kaj la fileoj de moruo.
Frititaĵoj grandkvalitaj pro atenta selektado de la krudaj materialoj. La rizbuleto “fromaĝo kaj pipro” estas vere plezurkaprica