Top 5: Salamo el Felino IGP

di Sabatino Sorrentino

La salamon el Felino oni faras per viando de plenkreska porko nomata “benk-muelitaĵo” (tio estas subŝultro), pli malpli konsistanta el 70% da magraĵo kaj 30% da grasaĵo, maldike muelitaj, kun aldono de salo, ajlo, nigra grenpipro kaj blanka pipro, pistitaj kaj solvitaj en blanka seka vino. Tradicie oni ensakigas ĝin en ĝentila natura intestaĵo, nome la intesta porka parto kiu respondas al rektumo. La ideala maturigo, ene de ne tro malhumidaj ejoj, estas de almenaŭ 60 tagoj.