1. Carbonara en Milano – Angiolino
De 115 jaroj Milana referencpunkto pri la Romaj moroj kaj kutimoj. Oni povas frandi specimenojn de la aŭtentika Roma popola sapora kuirarto, la striitaj makaronioj laŭ karbista stilo estas neforgeseblaj.
Malnova legendo rakontas, ke la pastaĵo laŭ karbista stilo estas la versio, kiun donis al la Abruca plado Fromaĝo kun Ovoj la usonaj soldatoj okupantaj Italion dum la dua mondmilito. Tio tamen ne klarigas la nomon, kiu memorigas la karbistojn: en la pasinta jarcento Abruco, regiono ne malproksima de Romo, estis grandparte kovrita de arbaroj, en kiuj laboris la karbistoj: ili hakis arbojn por transformi ties lignon en bruligeblan karbon. Dum tiu laborado, sur la pladojn plenajn de pastaĵo abunde falis fulgeroj, kaj la karbistoj krome kovris la teleron per amaso da pipro, tiel ke ĝi aspektis preskaŭ tute karbo-kolora, fine ili aldonis ovoruĝojn, kiuj tuj kuiriĝis. Do tiu recepto naskiĝis ĉirkaŭ Romo por satigi la kamparanojn. Rapide ĝi iĝis populara en la Romaj familioj kaj gastejoj. Nun oni povas ĝin gustumi ankaŭ en Milano, kie kelkaj restoracioj estas ĝiaj prestiĝaj ambasadejoj.
De 115 jaroj Milana referencpunkto pri la Romaj moroj kaj kutimoj. Oni povas frandi specimenojn de la aŭtentika Roma popola sapora kuirarto, la striitaj makaronioj laŭ karbista stilo estas neforgeseblaj.
Ĉe Testaccio, ja, sed tiu Milana, laŭ la sobra stilo de Milano. Malpli sobra estas la riĉa kirlado ĉetabla, apartaĵo de tiu karbisto-stila plado, vere “Feliĉa”
Tipa Roma gastejo, en la kvartalo de la Roma Pordego (ja la nomo estas omaĝo): certe la spagetoj laŭ karbista stilo estas bone kirlitaj kaj riĉaj: tentoplenaj
Iom da reinterpretado, kiel montrado, en printempo, de la karbista pastaĵo ornamita per kukurbo-floroj, plezuro ankaŭ por la okuloj
Vere ne riproĉebla plado laŭ karbista stilo: ĉu en la konsisto, silka, krema, ĉu en la gusto, intensa kiom necese: ĉio tre komforta, ankaŭ la situo