Top 5: Anolinoj de la Malalta Pada Valo
Laŭ sia formo ili kompareblas kun etaj ĉapetoj kies diametro longas du, tri centimetrojn (tial ili estas ankaŭ nomitaj “Cappelletti” [ĉapeletoj]), farĉoplenaj. Ili estas faritaj per mane streĉita foliigita pasto; diference de la klasikaj ĉapeletoj de Parmo, ilia farĉo ne enhavas viandon, sed konsistas el fromaĝo, iom da nefreŝa panraspaĵo brogita en bolanta buljono, ovoj […]